Saluton!
esperantajxoj2002 skribis:
> Salutojn al cxiuj grupanoj. Bone, mi estas novulo cxi-tie
Ho, saluton, kaj bonvenon!
> mi demandas vin,kio estas la propono kaj la kialo de la grupo.
La ideo estas kolekti unue kantotekstojn, kaj cxio ebla, rilata al la
e-muziko: informo pri e-grupoj, pri ilia historio, albumoj, muziknotoj
kaj akordoj por ludi memstare. Vi povas elpensi ion novan kaj proponi al
la kantaro. Ekz. nun estas nerealigita propono kolekti tonsilabojn por
la kantoj (interesa alternativa sistemo por skribi muzikon kaj ne nur).
> Kiel mi povas kunhelpi?
Ecx se vi ne havas novajn por la kantaro tekstojn, eblas alimaniere
plibonigi gxin. Verdire, nome tiu laboro estas pli malfacila kaj dauxra.
Do kion eblas fari en la vikio krom meti novajn tekstojn:
1. Korekti erarojn kaj mistajpojn. Iufoje indas korekti stilon, kutiman
al la pagxoj.
2. Gxisdatigi informojn kaj tekstojn: aldoni notojn pri auxtoroj; skribi
iun historion, ligitan kun iu kanto, meti eksterajn kaj internajn ligojn
por teksto.
3. Aldoni akordojn por ludi memstare.
4. Rekonstrui pagxojn post viki-atakoj (lastatempe plej aktuale!)
5. Se vi estas fakulo pri juro, aux amikas kun juristo - estus bone
komenci laboron pri auxtoraj rajtoj en la kantaro.
Nu, cxi tio unue venas kapen.
--
Kunlaboreme,
Ljosxa
Via reta kantaro: http://ikso.net/kantaro