Saluton, amikoj!
Mi jxus sendis al kantaro-dosierujo cxe Yahoo kopion de retmesagxo, en
kiu Pauxlo MOJXAJEV (Ukrainio) permesas publikigi kantotekstojn el sia
lasta albumo.
Por bone rilati kun auxtoroj de kantoj, kiuj (kantoj) estas
konservataj en la kantaro, kaj ne esti piratoj en auxtorarajta "maro"
indas iel ricevi permeson por tiu publikigo. Ideale "kantaro" devas
ricevi paperan permesilon, por ke tiu publikigo estu korekta. Cxar
kolekti paperajn permesilojn estas laux mi tro malfacile kaj
temporabe, mi proponas al vi kolekti almenaux retmesagxajn permesilojn.
Ekzemple, kiam vi deziras publikigi iun kantotekston, vi kontaktu
auxtoron kaj skribu iel-tiel: "Bv. doni vian auxtoran permeson
publikigi tekston de kanto/albumo/cxiujn viajn kantotekstojn ... en
libera kantaro-vikio www.ikso.net/kantaro". Se vi ricevas jesan
respondon, konservu gxin kaj sendu al kantaro en plena varianto (ne
nur teksto, sed originala retmesagxa kodo, pti tio vd. sube - tie
estas sendotempo, sendinto, ricevinto kaj multaj dokumentajxoj). Poste
ni, havante tiujn permesilojn, skribos apud cxiu kantoteksto pri tio,
ke ni havas permeson publikigi tekston.
Preni plenan tekston de retmesagxo vi povas jene:
- Mozilla: Ctrl-U kaj poste konservu en aparta dosiero.
- En aliaj posxtprogramoj devas esti speciala komando "montri
originalan kodon de mesagxo"
- Google Mail: dum vi spektas mesagxon klaku al "More optons"->"Show
original" kaj konservu aperontan tekston en dosieron.
- Mail.Ru: dum vi spektas mesagxon klaku al "RFC-zagolovok"
(RFC-titolo) kaj poste al aperonta teksto aldonu mem la mesagxon kaj
konservu.
- Yahoo.com: dum vi vidas mesagxon klaku al "View Source" kaj konservu
tekston.
Mi proponas al vi provi peti similajn permesilojn de konataj (aux
sxatataj) al vi auxtoroj, kies kantotekstoj haveblas en la kantaro.
Dezirinde peti permesilojn por albumoj, aux plej bone por cxiuj
tekstoj verkitaj kaj verkotaj de auxtoro.
Kion vi pensas pri tio?
Amike,
Ljosxa