Saluton, Carlos!
2006/1/5, Distrive_AssistenciaTecnica <assistencia@...>:
> Hodiaux mi aldonis kelkajn tekstojn en Vikio.
Bonege, dankon!
> Mi petas la atenton pri la necesaj korektoj por montri bone la aldonajxojn.
Mi jam korektetis novajn pagxojn. Mi sxangxis cxie sekcinomon:
Estis: ''Teksto''
Indas: === Teksto ===
En multaj mankas auxtoroj, se vi havas informon pri ili, bv. enskribi.
Bonege, ke vi faris aldonon al katalogo! Nur se kantonomo komencigxas
je "La", tiun "La" ni postskribu, ekzemple: [[La domo|Domo, La]]
Surekrane videblos "Domo, La", kaj ligo estos al "La domo".
Estus ankaux bone, se vi registrigxos kaj viaj redaktajxoj portos vian
nomon, aldone vi havos propran pagxon. :-) Se vi tempe sxangxas lokon
de retaliro, indos reregistrigxi. Vi cxiam povas kontroli, cxu via
redaktumo portas vian nomon aux ne - apud butono "Konservu" estos
frazo: "(Via nomo estas XXX)".
> Estontece mi pensas sendi io ajn.
Ho, klase!
Sukcesojn!
--
Amike,
Ljoŝa