http://ikso.net/kantaro/Modernigo_De_Kantaro
Kial renovigi?
==============
Nia kantaro bezonas modernigon. Jen kelkaj malavantajxoj, kiujn mi scias.
* ensaluto estas malsekura. Tio permesas ataki pagxojn de
retauxtomatoj kaj fusxi ilin.
* ne eblas auxtomate krei aktualan indekson de kantoj. Pro tio la
indekso cxiam riskas esti rompita simple pro malatento de redaktoro.
Tio ankaux ne permesas vivteni multajn indeksojn utilajn, ekz.
(popolaj kantoj, infanaj, tradukitajn, ktp.)
* mankas interna stokejo por dosieroj, bildoj kaj aldonaj
materialoj. Nun tio realigxas per jahu-retgrupo, de kie mi metas
dosierojn al ftp-o de ikso.net. Tro malfacile por ordinara redaktanto.
* ne estas diskutejo interne de la kantaro. Per tiu diskutejo
redaktantoj povus intersxangxi opiniojn.
* mankas rimedo fari arkivon por tuta kantaro.
* interfaco povus esti pli amika.
Kiel sxangxi gxin?
===============
Por sxangxi la kantaron ni devas:
1. Elekti novan, tauxgan por la kantaro viki-motoron. (cxar nuna ne
estas modernigebla)
2. Agordi novan vikion
3. Translokigi cxiujn pagxojn de la malnova al nova vikio.
Kio estas proponata?
====================
1. Elekti novan vikiejon [DokuWiki]. Mi interesigxis pri diversaj
viki-motoroj, kiuj ekzistas en la reto. Iuj estas pagataj, aliaj pli
malpli tauxgaj. Fine al mi plej multe placxis tiu. Kialoj:
1. strikta ensalutigo
2. subtenas unikodon
3. estas uzataj nomospacoj (namespaces). Per ili eblas
strukturigi pagxojn kaj cxiam vidi iliajn enhavojn.
4. haveblas mulnombraj aldon-programeroj (plugin)
5. sxajne estas facile administrebla
6. vigle progresas
7. tradukita e-en (sed la traduko bezonas plibonigon).
8. placxe aspektas
2. Preni pagxojn de nuna vikio kaj adapti ilin al nova formato. Mi
preskaux faris tion kun cxiuj pagxoj. Restis korekti certajn fragmentojn.
Do...
=====
Kiu pretas kaj scipovas bone agordi novan vikion? Mi komencis fari
tion, sed la afero iras malrapide kaj al mi mankas sperto en similaj
aferoj.
Ljosxa KUZNECOV