Tiu ĉi letero celas sciigi vin pri lastaj sukcesoj en laboro kun libera e-kantaro kaj veki intereson uzi ĝin.
Al 17-01-2005 kvanto de kantotekstoj egalas 357! Ĝenerala nombro de paĝoj estas 537. Laste prilaboritaj paĝoj rilatas al Persone (plena kantokolekto), Merlin (plena kolekto). Estis trovita maniero kategoriigi la materialojn. Ekzemple nun eblas trovi: [ĉiujn] kantotekstojn, [paĝojn] kun teksto kaj akordoj, [kantoj] kun melodioj por poŝtelefono, [informon] pri albumoj de e-bandoj, trovi [serĉatajn] kantotekstojn, k.a. (vd. [pli detale])
Kantaro-vikio estas unika internacia retejo, havanta unu el plej grandaj en la reto kolekton de esperanto-kantoj. Ĉar ĝi funkcias kiel vikio, ĉiuj dezirantoj facilege povas fari ŝanĝojn de ĉiuj paĝoj kaj aldoni novajn.
En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn kantojn, ekzemple: La espero, IS, Sola, Hotel Kalifornia. Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de [gitarakordoj]. Ankaŭ riĉas [ligaro] al e-muzikumaĵoj en la reto.
Se vi interesiĝas pri e-muziko, venu al la [kantaro], esploru ĉu vi havas ion enmetindan, korektindan? Ekzemple, vi povas fari novan ligon en alfabeta indekso kaj enmeti tekston. Aktivularo de kantaro-vikio ĉiutage revizias ĝin kaj faras neprajn korektojn. Krome, vi povas partopreni en la projekto per esprimado de opinioj en speciala [diskutlisto] kaj en [gastlibro]. Antaŭdankon pro via partopreno!
Amike kaj kunlabore,
Ljoŝa KUZNECOV
Via reta kantaro: www.ikso.net/kantaro