Dum lastaj tagoj kvanto da kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio
superis 1000. Tio estas rezulto de internacia kelkjara kunlaboro, kiun
faradas esperantistoj tutmonde.
Dank'al vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por ĉiuj, kiuj
interesiĝas pri muziko diversmaniere. Ajna kunlaboranto povas meti
novan kantotekston, alia korekti erarojn, plua aldoni gravan informon,
ktp. Paŝ'al'paŝe la kantaro kreskas kaj iĝas vera helpilo por
muzikemuloj.
Ĝin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj en esperanto. La kantaro estas
fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de e-kursoj. Fanoj
trovas en ĝi kompletajn albumojn de ŝatataj muzikbandoj kaj videojn de
kantoj. Aŭtoroj kaj tradukantoj uzas ĝin por publikigi siajn verkaĵojn.
En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj,
tradukitaj de nacilingvoj, movadaj, por ĥora plenumado, infanaj, rokaj,
popaj kaj aliaj.
En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laŭ kategorio, nomo aŭ
per frazo entekste. Kantoj estas aranĝataj laŭ albumoj kaj albumoj
eniras diskografiojn de koncerna aŭtoro aŭ muzikbando. Por korekta
plenumado vi trovos muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Ankaŭ vi
povas sekvi kantotekston kaj spekti videon aŭ uzi karaokeon.
Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je
tiu cifero - 1000, kaj invitas ĉiujn, kiuj ĝis nun ne vizitis la
kantaron fari tion, trovi ŝatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi
impresojn en gastlibro.
Funkciadon de kantaro-vikio subtenas Edukado@Interreto (E@I), kiu dum jaroj gastigas ĝin en sia servilo, dankon!
Tempo pasas kaj reta
esperanta kantaro-vikio dauxre kreskas. Gxi ekzistas dank'al kunlaboro de
multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj.
Estas fiere por ni diri, ke
kvanto de kantotekstoj en la kantaro fine de 2007 superis 800! Inter lastaj
aldonajxoj estas plena albumo de Supernova, Inspiro, Daniel
HADDAD kaj kantoj
el japana kasedo Antaux du jaroj.
La kantaro kreskas ne nur
nombre, sed ankaux teknologie. Post transiro al pli moderna vikiejo DokuWikigxi havigis novajn trajtojn,
ekz. etikedojn, pere de kiuj nun eblas auxtomate kategoriigi
pagxojn. Viki-uzantoj
nun havas personajn pagxojn en la kantaro. La vikiejo igxis pli sekura kaj
belaspekta.
Plej lasta kaj revolucia
novajxo estas integreblaj filmetoj de YouTube kaj Overstream. Nun vi ne nur
povas trovi tekston de sxatata kanto, sed eble tuj vidi gxian plenumadon, sekvi
muzikon, rigardante tekston kaj kunkanti :-) Vero estas, ke da tiuj filmetoj nun ne estas multe, sed ekzistas
alternativa varianto - krei subtitolojn al tradukitaj kantofilmoj pere de Overstream. Rezultigxas
kvazaux reta karaokeo. Startan kolekton de kantoj kun filmoj vd. tie.
La kantaro cxiam bonvenigas kantemulojn kaj muziksxatantojn. Venu al la kantaro,
trovu viajn plej sxatatajn tekstojn. Eble vi deziros ion korekti, aldoni aux proponi. Uzu nian gastlibron por skribi viajn opiniojn kaj
dezirojn libere.
Dankon pro via atento!
Amike kaj
kunlabore,
internacia teamo de kantaristoj
Jen la kantoteksto! Kun dosieroj laŭ UTF-8 kaj iksismo.
Grandan dankon, Ailanto! Mi metis la tekston al
http://ikso.net/kantaro/antaux_du_jaroj Restis nekonataj aŭtoroj de teksto kaj muziko, ankaŭ plena listo de samnomata albumo.
I.a.: konservi dosierojn oni povas en la vikio. Tie ekzistas speciala ujo por muziko. (dum redaktado per alŝutado)
Por la kantaro estas sercxata teksto de kanto "Antaux du jaroj", kiu
eniras samnomatan kasedon de TANAKA Akiko & KAWAMOTO Hiromi (1989).
Bv. reehxi, kiu havas gxin.
--
Antauxdankon,
Ljoŝa
-- William Walter PATTERSON
Antaŭ du jaroj
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado la plej intima.
Sed vi timidis, dece nur sidis;
gutis hontem' fraŭlina.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
En lasta jaro mi vin revidis
en kunloĝado la plej severa.
Vi ne hezitis, ne plu timidis;
fluis parol' libera.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Ankaŭ ĉijare mi vin revidis
en kunloĝado la plej valora.
Ĉiuj konfidis, vi ne perfidis
per la labor' fervora.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Antaŭ du jaroj mi vin ekvidis
en kunloĝado junula.
Post unu jaro mi vin revidos
en kunloĝado la plej prospera.
Mi vin invitos kaj nur rapidos
al promenad' vespera.
Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.
Ĉar en ĉi jaro mi vin ekamis
en kunloĝado junula.
Antaux du jaroj
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado la plej intima.
Sed vi timidis, dece nur sidis;
gutis hontem' frauxlina.
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado junula.
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado junula.
En lasta jaro mi vin revidis
en kunlogxado la plej severa.
Vi ne hezitis, ne plu timidis;
fluis parol' libera.
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado junula.
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado junula.
Ankaux cxijare mi vin revidis
en kunlogxado la plej valora.
Cxiuj konfidis, vi ne perfidis
per la labor' fervora.
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado junula.
Antaux du jaroj mi vin ekvidis
en kunlogxado junula.
Post unu jaro mi vin revidos
en kunlogxado la plej prospera.
Mi vin invitos kaj nur rapidos
al promenad' vespera.
Cxar en cxi jaro mi vin ekamis
en kunlogxado junula.
Cxar en cxi jaro mi vin ekamis
en kunlogxado junula.
Saluton, geamikoj!
Por la kantaro estas sercxata teksto de kanto "Antaux du jaroj", kiu
eniras samnomatan kasedon de TANAKA Akiko & KAWAMOTO Hiromi (1989).
Bv. reehxi, kiu havas gxin.
--
Antauxdankon,
Ljoŝa
Povus esti ankaux: "Priskribo de (lastaj | viaj) sxangxoj:". Kaj la teksto "Minor changes" nepre devas esti tradukita en esperanton, ekzemple per "Redakteto".
Pri vikipedio, fakte la esprimo uzata estas: "Resumo:".
Kaj nune mi vidas ke la butono "Superflugo" montras antauxvidon de la redaktata artikolo. :P
Mi alklakis gxin supozante ke faros same kiel la butono "Antauxrigardu" de vikipedio, kaj mi pravis :). Tamen vere la teksto "superflugo" ne estas suficxe klariga... ;-) Mi konsilas gxin sxangxi ankaux.
Saluton... Cxu ne estus pli gxuste uzi la esprimon "Resumo (de sxangxoj)" anstataux "Bulteno de amendoj" en la redaktopagxo??
Al mi ankaux ne placxas tiu "Bulteno". Tiu frazo restis post instalado de la vikiejo kiel saxblono kaj mi gxis nun ne tusxis gxin. Krom "Resumo de sxangxoj" mi povas proponi ankaux "Lastaj sxangxoj", kiel estas en Vikipedio. Kion pensas aliaj?
Bonvenon al la kantaro-vikio, Eduardo kaj plezuran uzadon!
Saluton... Cxu ne estus pli gxuste uzi la esprimon "Resumo (de sxangxoj)" anstataux "Bulteno de amendoj" en la redaktopagxo??
Al mi ankaux ne placxas tiu "Bulteno". Tiu frazo restis post instalado de la vikiejo kiel saxblono kaj mi gxis nun ne tusxis gxin. Krom "Resumo de sxangxoj" mi povas proponi ankaux "Lastaj sxangxoj", kiel estas en Vikipedio. Kion pensas aliaj?
Bonvenon al la kantaro-vikio, Eduardo kaj plezuran uzadon!
Mi ĝojas anonci, ke ekfunkciis nova sxelo por la kantaro. Ĝi uzas
DokuWiki. Enhavo estis reprenita de malnova kantaro krom kelkaj lastatempaj ŝanĝoj. Malnova vikio estis translokita al
http://www.ikso.net/kantaro-malnova/ ĝis ĉiuj lastaj ŝanĝoj ne estos kopiitaj.
Mi invitas vin registriĝi en la vikio kaj provi gxiajn funkciojn. Mi bezonas vian helpon en trovado de eraroj kaj plidonigoj. Uzu ni por tio "diskutejojn", kiujn vi povas trovi por ĉiu pagxo.
04-08-2006 Post kunlaboro de multaj diverslandaj e-istoj kompletiĝis kolekto de Kajto.
Grupo "ikso.net" modernigas vikion kaj la paĝaron. Nun jam funkcias http://vikio.ikso.net kaj oni uzas WackoWiki por ĝi. Administrantoj respondis min, ke estus bone modernigi ankaŭ la kantaro-vikion kaj tio eblos post iom da tempo. Ĉu ni uzos WackoWiki aŭ DokuWiki (kiel mi proponis) nun ne estas klare.
http://ikso.net/kantaro/Modernigo_De_Kantaro
Kial renovigi?
==============
Nia kantaro bezonas modernigon. Jen kelkaj malavantajxoj, kiujn mi scias.
* ensaluto estas malsekura. Tio permesas ataki pagxojn de
retauxtomatoj kaj fusxi ilin.
* ne eblas auxtomate krei aktualan indekson de kantoj. Pro tio la
indekso cxiam riskas esti rompita simple pro malatento de redaktoro.
Tio ankaux ne permesas vivteni multajn indeksojn utilajn, ekz.
(popolaj kantoj, infanaj, tradukitajn, ktp.)
* mankas interna stokejo por dosieroj, bildoj kaj aldonaj
materialoj. Nun tio realigxas per jahu-retgrupo, de kie mi metas
dosierojn al ftp-o de ikso.net. Tro malfacile por ordinara redaktanto.
* ne estas diskutejo interne de la kantaro. Per tiu diskutejo
redaktantoj povus intersxangxi opiniojn.
* mankas rimedo fari arkivon por tuta kantaro.
* interfaco povus esti pli amika.
Kiel sxangxi gxin?
===============
Por sxangxi la kantaron ni devas:
1. Elekti novan, tauxgan por la kantaro viki-motoron. (cxar nuna ne
estas modernigebla)
2. Agordi novan vikion
3. Translokigi cxiujn pagxojn de la malnova al nova vikio.
Kio estas proponata?
====================
1. Elekti novan vikiejon [DokuWiki]. Mi interesigxis pri diversaj
viki-motoroj, kiuj ekzistas en la reto. Iuj estas pagataj, aliaj pli
malpli tauxgaj. Fine al mi plej multe placxis tiu. Kialoj:
1. strikta ensalutigo
2. subtenas unikodon
3. estas uzataj nomospacoj (namespaces). Per ili eblas
strukturigi pagxojn kaj cxiam vidi iliajn enhavojn.
4. haveblas mulnombraj aldon-programeroj (plugin)
5. sxajne estas facile administrebla
6. vigle progresas
7. tradukita e-en (sed la traduko bezonas plibonigon).
8. placxe aspektas
2. Preni pagxojn de nuna vikio kaj adapti ilin al nova formato. Mi
preskaux faris tion kun cxiuj pagxoj. Restis korekti certajn fragmentojn.
Do...
=====
Kiu pretas kaj scipovas bone agordi novan vikion? Mi komencis fari
tion, sed la afero iras malrapide kaj al mi mankas sperto en similaj
aferoj.
Ljosxa KUZNECOV
Saluton, amikoj!
Estus bone ligi fratan projekton "Artista datenbazo" kun nia vikio.
http://artista.ikso.net/
Eblas trovi artistojn en tiu datenbazo kaj meti ligojn al tiuj pagxoj
en la kantaro-vikion kiel "Eksteraj ligoj"
--
Fruktodone,
Ljoŝa
I know some friends already who have met a few nice honeys off of this kind of
stuff (here is the place they use: http://www.lookwatwehavehereyo.info/lvkd ,
but what do you think? I think it is mad cool from what I saw at my friends
house, and am thinking of signing up later today. Basically it's a regular
personalssite, but with an instant message and Webcams system built in.
Basically you join their chat-room on their site it gives you a link to those
people online in the chat-room, their location, their picture, etc and at one
click you can start chatting to them over Webcam (even if you don't have one).
Pretty nifty stuff I think!
05-01-2006: Ricevita permeso publikigi kantotradukojn de Roel HAVEMAN.
Ilin eblas preni de http://www.tekstoj.nl. Petinto Ljosxa KUZNECOV.
--
Amike,
Ljoŝa
Saluton, Carlos!
2006/1/5, Distrive_AssistenciaTecnica <assistencia@...>:
> Hodiaux mi aldonis kelkajn tekstojn en Vikio.
Bonege, dankon!
> Mi petas la atenton pri la necesaj korektoj por montri bone la aldonajxojn.
Mi jam korektetis novajn pagxojn. Mi sxangxis cxie sekcinomon:
Estis: ''Teksto''
Indas: === Teksto ===
En multaj mankas auxtoroj, se vi havas informon pri ili, bv. enskribi.
Bonege, ke vi faris aldonon al katalogo! Nur se kantonomo komencigxas
je "La", tiun "La" ni postskribu, ekzemple: [[La domo|Domo, La]]
Surekrane videblos "Domo, La", kaj ligo estos al "La domo".
Estus ankaux bone, se vi registrigxos kaj viaj redaktajxoj portos vian
nomon, aldone vi havos propran pagxon. :-) Se vi tempe sxangxas lokon
de retaliro, indos reregistrigxi. Vi cxiam povas kontroli, cxu via
redaktumo portas vian nomon aux ne - apud butono "Konservu" estos
frazo: "(Via nomo estas XXX)".
> Estontece mi pensas sendi io ajn.
Ho, klase!
Sukcesojn!
--
Amike,
Ljoŝa
Saluton, Carlos!
2005/12/28, esperantajxoj2002 <assistencia@...>:
> Antaux nelonge mi partoprenis de tiu-cxi grupo, sed pro aliaj aferoj mi
> foriris. Nun mi revenas!
Cxiam bonvenon!
> Mi demandas: cxu mi povas dauxrigi la elsendadon? cxar ke mi havas
> diversajn tekstojn, kiuj povas pligrandigi nian vikion. Poste vi
> povos fari la korektigojn necesajn.
Certe enmetu haveblajn tekstojn. Korekti mi aux iu alia cxiam povos
poste. En tiuj tekstoj mankis informo pri auxtoroj. Se vi havas gxin,
bv. nepre skribi tion.
--
Amike,
Ljoŝa
Antaux nelonge mi partoprenis de tiu-cxi grupo, sed pro aliaj aferoj mi
foriris. Nun mi revenas! Mi provis enmeti tekstojn en vikion, sed
informadiko ne estas mia fako. Mi pensas ke mi eraris,cxar ke ili ne
montrigxis tute bone. Estis necesaj korektigoj, faritaj de Kuznecov
pri la formatigo de la tekstoj.
Mi demandas: cxu mi povas dauxrigi la elsendadon? cxar ke mi havas
diversajn tekstojn, kiuj povas pligrandigi nian vikion. Poste vi
povos fari la korektigojn necesajn.
Felicxan novjaron al cxiuj.
Carlos Bianchini
Uberaba - Minas Gerais
Brazilo
Karaj geamikoj!
Hodiaux ortodoksaj samideanoj festas Kristnaskon!
Se vi akceptas gastojn, festas en familia rondo aux alimaniere
okazigas feston en viaj hejmoj aux animoj mi sendas elkorajn bondezirojn!
Felicxon!
Amike,
Ljosxa
www.ikso.net/kantaro
Saluton, amikoj!
Mi jxus sendis al kantaro-dosierujo cxe Yahoo kopion de retmesagxo, en
kiu Pauxlo MOJXAJEV (Ukrainio) permesas publikigi kantotekstojn el sia
lasta albumo.
Por bone rilati kun auxtoroj de kantoj, kiuj (kantoj) estas
konservataj en la kantaro, kaj ne esti piratoj en auxtorarajta "maro"
indas iel ricevi permeson por tiu publikigo. Ideale "kantaro" devas
ricevi paperan permesilon, por ke tiu publikigo estu korekta. Cxar
kolekti paperajn permesilojn estas laux mi tro malfacile kaj
temporabe, mi proponas al vi kolekti almenaux retmesagxajn permesilojn.
Ekzemple, kiam vi deziras publikigi iun kantotekston, vi kontaktu
auxtoron kaj skribu iel-tiel: "Bv. doni vian auxtoran permeson
publikigi tekston de kanto/albumo/cxiujn viajn kantotekstojn ... en
libera kantaro-vikio www.ikso.net/kantaro". Se vi ricevas jesan
respondon, konservu gxin kaj sendu al kantaro en plena varianto (ne
nur teksto, sed originala retmesagxa kodo, pti tio vd. sube - tie
estas sendotempo, sendinto, ricevinto kaj multaj dokumentajxoj). Poste
ni, havante tiujn permesilojn, skribos apud cxiu kantoteksto pri tio,
ke ni havas permeson publikigi tekston.
Preni plenan tekston de retmesagxo vi povas jene:
- Mozilla: Ctrl-U kaj poste konservu en aparta dosiero.
- En aliaj posxtprogramoj devas esti speciala komando "montri
originalan kodon de mesagxo"
- Google Mail: dum vi spektas mesagxon klaku al "More optons"->"Show
original" kaj konservu aperontan tekston en dosieron.
- Mail.Ru: dum vi spektas mesagxon klaku al "RFC-zagolovok"
(RFC-titolo) kaj poste al aperonta teksto aldonu mem la mesagxon kaj
konservu.
- Yahoo.com: dum vi vidas mesagxon klaku al "View Source" kaj konservu
tekston.
Mi proponas al vi provi peti similajn permesilojn de konataj (aux
sxatataj) al vi auxtoroj, kies kantotekstoj haveblas en la kantaro.
Dezirinde peti permesilojn por albumoj, aux plej bone por cxiuj
tekstoj verkitaj kaj verkotaj de auxtoro.
Kion vi pensas pri tio?
Amike,
Ljosxa