Antaux nelonge mi partoprenis de tiu-cxi grupo, sed pro aliaj aferoj mi
foriris. Nun mi revenas! Mi provis enmeti tekstojn en vikion, sed
informadiko ne estas mia fako. Mi pensas ke mi eraris,cxar ke ili ne
montrigxis tute bone. Estis necesaj korektigoj, faritaj de Kuznecov
pri la formatigo de la tekstoj.
Mi demandas: cxu mi povas dauxrigi la elsendadon? cxar ke mi havas
diversajn tekstojn, kiuj povas pligrandigi nian vikion. Poste vi
povos fari la korektigojn necesajn.
Felicxan novjaron al cxiuj.
Carlos Bianchini
Uberaba - Minas Gerais
Brazilo
Karaj geamikoj!
Hodiaux ortodoksaj samideanoj festas Kristnaskon!
Se vi akceptas gastojn, festas en familia rondo aux alimaniere
okazigas feston en viaj hejmoj aux animoj mi sendas elkorajn bondezirojn!
Felicxon!
Amike,
Ljosxa
www.ikso.net/kantaro
Saluton, amikoj!
Mi jxus sendis al kantaro-dosierujo cxe Yahoo kopion de retmesagxo, en
kiu Pauxlo MOJXAJEV (Ukrainio) permesas publikigi kantotekstojn el sia
lasta albumo.
Por bone rilati kun auxtoroj de kantoj, kiuj (kantoj) estas
konservataj en la kantaro, kaj ne esti piratoj en auxtorarajta "maro"
indas iel ricevi permeson por tiu publikigo. Ideale "kantaro" devas
ricevi paperan permesilon, por ke tiu publikigo estu korekta. Cxar
kolekti paperajn permesilojn estas laux mi tro malfacile kaj
temporabe, mi proponas al vi kolekti almenaux retmesagxajn permesilojn.
Ekzemple, kiam vi deziras publikigi iun kantotekston, vi kontaktu
auxtoron kaj skribu iel-tiel: "Bv. doni vian auxtoran permeson
publikigi tekston de kanto/albumo/cxiujn viajn kantotekstojn ... en
libera kantaro-vikio www.ikso.net/kantaro". Se vi ricevas jesan
respondon, konservu gxin kaj sendu al kantaro en plena varianto (ne
nur teksto, sed originala retmesagxa kodo, pti tio vd. sube - tie
estas sendotempo, sendinto, ricevinto kaj multaj dokumentajxoj). Poste
ni, havante tiujn permesilojn, skribos apud cxiu kantoteksto pri tio,
ke ni havas permeson publikigi tekston.
Preni plenan tekston de retmesagxo vi povas jene:
- Mozilla: Ctrl-U kaj poste konservu en aparta dosiero.
- En aliaj posxtprogramoj devas esti speciala komando "montri
originalan kodon de mesagxo"
- Google Mail: dum vi spektas mesagxon klaku al "More optons"->"Show
original" kaj konservu aperontan tekston en dosieron.
- Mail.Ru: dum vi spektas mesagxon klaku al "RFC-zagolovok"
(RFC-titolo) kaj poste al aperonta teksto aldonu mem la mesagxon kaj
konservu.
- Yahoo.com: dum vi vidas mesagxon klaku al "View Source" kaj konservu
tekston.
Mi proponas al vi provi peti similajn permesilojn de konataj (aux
sxatataj) al vi auxtoroj, kies kantotekstoj haveblas en la kantaro.
Dezirinde peti permesilojn por albumoj, aux plej bone por cxiuj
tekstoj verkitaj kaj verkotaj de auxtoro.
Kion vi pensas pri tio?
Amike,
Ljosxa
Saluton!
esperantajxoj2002 skribis:
> Salutojn al cxiuj grupanoj. Bone, mi estas novulo cxi-tie
Ho, saluton, kaj bonvenon!
> mi demandas vin,kio estas la propono kaj la kialo de la grupo.
La ideo estas kolekti unue kantotekstojn, kaj cxio ebla, rilata al la
e-muziko: informo pri e-grupoj, pri ilia historio, albumoj, muziknotoj
kaj akordoj por ludi memstare. Vi povas elpensi ion novan kaj proponi al
la kantaro. Ekz. nun estas nerealigita propono kolekti tonsilabojn por
la kantoj (interesa alternativa sistemo por skribi muzikon kaj ne nur).
> Kiel mi povas kunhelpi?
Ecx se vi ne havas novajn por la kantaro tekstojn, eblas alimaniere
plibonigi gxin. Verdire, nome tiu laboro estas pli malfacila kaj dauxra.
Do kion eblas fari en la vikio krom meti novajn tekstojn:
1. Korekti erarojn kaj mistajpojn. Iufoje indas korekti stilon, kutiman
al la pagxoj.
2. Gxisdatigi informojn kaj tekstojn: aldoni notojn pri auxtoroj; skribi
iun historion, ligitan kun iu kanto, meti eksterajn kaj internajn ligojn
por teksto.
3. Aldoni akordojn por ludi memstare.
4. Rekonstrui pagxojn post viki-atakoj (lastatempe plej aktuale!)
5. Se vi estas fakulo pri juro, aux amikas kun juristo - estus bone
komenci laboron pri auxtoraj rajtoj en la kantaro.
Nu, cxi tio unue venas kapen.
--
Kunlaboreme,
Ljosxa
Via reta kantaro: http://ikso.net/kantaro
Salutojn al cxiuj grupanoj. Bone, mi estas novulo cxi-tie, mi
demandas vin,kio estas la propono kaj la kialo de la grupo. Mi vere amas
esperant-muzikon, sed mi havas nur tiujn kanzonojn disponeblajn en la
reto.
Kiel mi povas kunhelpi?
Sincerajn brakumojn el Brazilo.
Sal!
Bert Schumann skribas:
>Mi kontrolis kaj registris sur mia komputile chiujn miajn kantojn
>(Jx.Dan). La dosiernome egalas la identigilon de la kanto au pagho
>
>Necesas do ian aldoni por ne povi rekto modifi ajnan paghon.
>
>
Jes, nome tio mankas en la kantaro - nepra ensaluto por sxangxi la pagxojn.
Mi skribis al posedantoj de la vikio, sed ili dume silentas, cxu kongresas?
Nun ni rekonstruu atakitajn pagxojn permane.
Amike,
Ljosxa
Aleskej:
> 27-07-2005. Unua atako al la kantarpaghoj! Ekde 20-05-2005 enhavo de
> kvar paghoj estis anstatauhigitaj per ekstertemaj ligaroj.
Mi kontrolis kaj registris sur mia komputile chiujn miajn kantojn
(Jx.Dan). La dosiernome egalas la identigilon de la kanto au pagho
Necesas do ian aldoni por ne povi rekto modifi ajnan paghon.
Bert el Francio
27-07-2005. Unua atako al la kantarpaĝoj! Ekde 20-05-2005 enhavo de
kvar paĝoj estis anstataŭigitaj per ekstertemaj ligaroj.
Pli detale.
Estis sxangxitaj: Vento, Oraj Kantoj-4, Pasis Jam, Kantoj De OkSEJT-39.
Pagxoj sxangxigxas ecx kelkfoje dum tago, kun komentoj. Mi pensas, ke
tio estas farata auxtomate.
Dank'al konservitaj revizioj la enhavo estas savita.
Dum mi skribas la leteron, la atakoj dauxras kaj amasigxas.
Amikoj! Mi petas vin laux ebleco helpi restarigi batitajn pagxojn.
Kontraxstari similajn atakojn eble povas strikta ensaluto al la
kantaro kaj sxangxebleco nur por registritaj vikiistoj. Mi turnu min
al la vikiestro...
Amike kaj antauxdanke por la helpo,
Ljosxa KUZNECOV
Saluton, estimata Bert!
Bv. pardoni pro la pauxzo.
Bert Schumann skribas:
>Kiel fari pri kantoj kies titolo komencighas per cifero(j), ekzemple
>'2005'? Mi tiun aldonus al 'D' kvazau la titolo estas 'Dumil kvin'
>
>
Estu tiel. Mi pensas, se similaj nomoj plu aperados ni kreos apartan
ujon por ili, ekz. "0-9". :-)
>...Kiam mi alklakas tiun ligon, super le kantoteksto aperas automate la titolo,
>sed chiu vorto aperas majuskle 'Vivu La Stelo'. Tium majuskligon mi
>trovas malbela kaj ne konforma al la autoraj deziroj.
>
Tiel funkcias la vikio. Mi demandos la administranton pri ebleco ne
sxangxi nomojn.
>Tamen bonega TTTejo!!!
>
>
Danke al aktiveco, simila al la via gxi kreskas kaj plibonigxas. Dankon!
--
Amike,
Ljosxa
Via reta kantaro: http://www.ikso.net/kantaro
1) Ni listigu chiujn kantojn en alfabeta indekso a ghis z.
Kiel fari pri kantoj kies titolo komencighas per cifero(j), ekzemple
'2005'? Mi tiun aldonus al 'D' kvazau la titolo estas 'Dumil kvin'
2) Kiam mi aldonas novan kanton, ekz kun titolo 'Vivu la stelo', tiam
la nomo de la ligo/dosiero/file estas 'Vivu_la_stelo'. Kiam mi
alklakas tiun ligon, super le kantoteksto aperas automate la titolo,
sed chiu vorto aperas majuskle 'Vivu La Stelo'. Tium majuskligon mi
trovas malbela kaj ne konforma al la autoraj deziroj. Krome, tio
malebligas diferencigi inter ekzemple komuna vorto 'mia' kaj nomo de
Azia popolo 'Mia'.
Tamen bonega TTTejo!!!
Mi nur deziras montri tiun cxi formon, por informi cxi tiun liston pri gxi.
On 5/3/05, David Fernandez-Nieto <yulerippo@...> wrote:
> interesas al mi. mi ne komprenas kion vi proponas.
> danke, daf
>
> Rick Miller <rdmiller3@...> escribi:
> Cxu iun ajn interesas muziko skribita?
> Ni povas uzi la "ABC"-an formon por montri la notojn sur skalon kun
> akompanantaj vortoj.
Saluton, amikoj!
-Re-----
Cxu iun ajn interesas muziko skribita?
Certe, jes! Interesas. Ja celo de la kantaro estas helpi kanti. Nun parto de la
kantoj havas akordojn. Tamen ili ne ebligas gxuste kanti melodion. Ekzistas
tonsilaba sistemo, per kiu oni povas ecx sercxi melodion tekste. Indas provi.
Ni povas uzi la
"ABC"-an formon
Kio estas la formo, Ricxjo? Skribu pri gxi en la kantaro kaj uzu ekz. la formon
en iu kanto.
Amike, Ljosxa.
[La Ondo de Esperanto] en
aprila numero aperigis artikolon de Floreal Martorell pri muziko en
Interreto. Inter aliaj estas menciita kantaro-vikio. Dankon al Floreal
Martorell!
Tiu ĉi letero celas sciigi vin pri lastaj sukcesoj en laboro kun
libera e-kantaro kaj veki intereson uzi ĝin.
Al 17-01-2005 kvanto de kantotekstoj egalas 357! Ĝenerala nombro de
paĝoj estas 537. Laste prilaboritaj paĝoj rilatas al Persone (plena
kantokolekto), Merlin
(plena kolekto). Estis trovita maniero kategoriigi la materialojn.
Ekzemple nun eblas trovi: [ĉiujn]
kantotekstojn, [paĝojn]
kun teksto kaj akordoj, [kantoj] kun
melodioj por poŝtelefono, [informon]
pri albumoj de e-bandoj, trovi [serĉatajn]
kantotekstojn, k.a. (vd. [pli
detale])
Kantaro-vikio estas unika internacia retejo, havanta unu el plej
grandaj en la reto kolekton de esperanto-kantoj. Ĉar ĝi funkcias kiel
vikio, ĉiuj dezirantoj facilege povas fari ŝanĝojn de ĉiuj paĝoj kaj
aldoni novajn.
En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn kantojn,
ekzemple: La espero, IS, Sola, Hotel Kalifornia.
Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de [gitarakordoj]. Ankaŭ riĉas
[ligaro] al
e-muzikumaĵoj en la reto.
Se vi interesiĝas pri e-muziko, venu al la [kantaro],
esploru ĉu vi havas ion enmetindan, korektindan? Ekzemple, vi povas
fari novan ligon en alfabeta indekso kaj enmeti tekston. Aktivularo de
kantaro-vikio ĉiutage revizias ĝin kaj faras neprajn korektojn. Krome,
vi povas partopreni en la projekto per esprimado de opinioj en speciala
[diskutlisto] kaj
en [gastlibro].
Antaŭdankon pro via partopreno!
Tiu ĉi letero celas sciigi vin pri lastaj sukcesoj en laboro kun
libera e-kantaro kaj veki intereson uzi ĝin.
Al 17-01-2005 kvanto de kantotekstoj egalas 357! Ĝenerala nombro de
paĝoj estas 537. Laste prilaboritaj paĝoj rilatas al Persone (plena
kantokolekto), Merlin
(plena kolekto). Estis trovita maniero kategoriigi la materialojn.
Ekzemple nun eblas trovi: [ĉiujn]
kantotekstojn, [paĝojn]
kun teksto kaj akordoj, [kantoj] kun
melodioj por poŝtelefono, [informon]
pri albumoj de e-bandoj, trovi [serĉatajn]
kantotekstojn, k.a. (vd. [pli
detale])
Kantaro-vikio estas unika internacia retejo, havanta unu el plej
grandaj en la reto kolekton de esperanto-kantoj. Ĉar ĝi funkcias kiel
vikio, ĉiuj dezirantoj facilege povas fari ŝanĝojn de ĉiuj paĝoj kaj
aldoni novajn.
En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn kantojn,
ekzemple: La espero, IS, Sola, Hotel Kalifornia.
Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de [gitarakordoj]. Ankaŭ riĉas
[ligaro] al
e-muzikumaĵoj en la reto.
Se vi interesiĝas pri e-muziko, venu al la [kantaro],
esploru ĉu vi havas ion enmetindan, korektindan? Ekzemple, vi povas
fari novan ligon en alfabeta indekso kaj enmeti tekston. Aktivularo de
kantaro-vikio ĉiutage revizias ĝin kaj faras neprajn korektojn. Krome,
vi povas partopreni en la projekto per esprimado de opinioj en speciala
[diskutlisto] kaj
en [gastlibro].
Antaŭdankon pro via partopreno!
17-09-2004 Kvanto de kantotekstoj superis 300!
Lastaj aldonoj: "En la spegulo" (Persone), tekstoj de Kajto. Ankaŭ nove: [melodioj] por
poŝtelefonoj, utila uzo de [sekcinomoj]
Novajxo de 29-08-2004:
Aperis listo de uzeblaj sekcinomoj.
Ili krom strukturigo de la paĝoj ebligas facilan elekton de similaj
paĝoj. (klaku ligojn en tiu paĝo)
Estimataj amikoj!
Lastatempe en libera kantaro-vikio (www.ikso.net/kantaro) aperis
kantotekstoj el kolektoj "Kantoj sur manplato-1" kaj "Kantoj sur
manplato-2":
http://ikso.net/kantaro/Kantoj_Sur_Manplato-1http://ikso.net/kantaro/Kantoj_Sur_Manplato-2
Cxiuj tekstoj havas akordojn.
Gxenerale, 20-an de aprilo 2004 nombro de kantotekstoj en la kantaro
superis 200. Tio sukcesis dank'al internacia kunlaboro.
Cxu vi trovis bezonatan kantotekston? Bonvenon!
Ljosxa KUZNECOV
Saluton!
Mi jxus trovis, ke adresoj de dosieroj, konservataj en "Files"
sxangxigxas. Ligoj al bildoj, kiujn mi ligis al la kantaro
malnovigxis. Do, bildoj ne videblas. Kion fari?
Amike,
Ljosxa