Auxskultante la kantojn de Persone, mi suficxe ofte auxdas esprimojn pri
dancantaj pupoj:
~Per vantaj vortoj elokvente
tra l' cigarednebul'
ni zorge sercxis por akord'
sed pupoj dancas oriente
kaj brilas en okul'
la lumo de malferma pord'~
(el Mi cxiam kredis)
~Iam kvazaux marionet'
Dancis ajxura siluet'~
(el Povus esti simple)
Sxajne temas pri iu (supozeble sveda) proverbo, sed mi neniel povas
diveni gxian signifon. Cxu iu jam scias?
Konfuzite-dankonte,
Dan