RADIO AKTIVA - Ponto de Esperantujo
Cxifoje aperas tre frue la podkasto de novembro, por plenumi la informadon de la oktobra numero, kies longeco ne suficxis por enirigi cxiujn informojn.
En cxi tiu 13a podkasto vi auxskultos informojn pri la KD "Esperanto" aperigita en pola tagjxurnalo kaj nun disponebla por elsxutado; vi konos la projekton Esperanto por la Publiko; ekscios pri la turneo de Alejandro Cossavella, auxskultos la unuan numeron de la programo Tradiciaj Vocxrakontoj el Sudameriko, kaj multe pli... cxiam akompanataj de esperanta muziko.
Krom viziti nian retpagxaron cxe http://radioaktiva.esperanto.org.uy ni volas doni al vi kelkajn ligilojn al la lastaj sondosieroj elsxuteblaj en nia retejo kaj al indeksaj pagxoj por faciligi la sercxadon:
CxEFPAGxO - Kun la plej interesaj enhavoj prezentitaj lauxrubrike
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/cefpago/
LASTAJ OFICIALAJ PODKASTOJ - Proksimume 30 minutoj longaj cxiu podkasto, diversenhava.
13a podkasto - Movadaj novajxoj, Turneo de Cossavella, Tradiciaj Vocxrakontoj el Sudameriko
12a podkasto - Intervjuo al Carlos Devizia, agado en Cxehxa Respubliko
NOVAJxOJ EL AMERIKO KAJ AZIO - Raportoj pri sociaj, politikaj kaj kulturaj aferoj (cxefe ne primovadaj)
Informoj el Pekino: 44a raporto
Informoj el Pekino: 43a raporto
Novajxejo #20: Urugvajo, Argentino, Kubo, Euxropa Unio
Novajxejo #19: Bolivio
DIVERSAJ - Pri muziko, Intevjuoj, Specialaj programoj, Fiksitaj sekcioj, ktp
Monda Muziko #14 - Germanio
42a BKE - Prezentado de la filmo "La Patro"
Prezentado pri Esperanto cxe Montevideo - 10-minuta viddosiero pri evento okazigita de U.E.S. en Romantika Muzeo por interesitoj pri la internacia lingvo.
Konante Esperanton #1 - Dulingva.
Ni esperas ke vi gxuos la materialon, kaj kiel cxiam ni atendas viajn retmesagxojn aux komentariojn en nia retejo.
Amike kaj radieme,
Daniel
http://radioaktiva.esperanto.org.uy
info@...
radioaktiva@googlegroups.com