Bone, mi informos nian auskultantaron de radio 3ZZZ en Melburno, Australio.
Bonan sukceson !
Jennifer Bishop
aktivulo wrote:
>Bonvolu disdoni la informon...
>
>Jen nova varbada video estas videbla
>cxe http://farbskatol.net
>
>La Pafklik eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto! Per
>altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj aljxetas
>acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn
>stilojn: de G-funka repo kun dolcxaj virinaj ritmenblusaj (R&B)
>vocxoj, rep-metala, gxis hardkora stiloj.
>Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj
>kompreneble "Fek al Esperanto".
>
>Krome en la KD, 14 titoloj instrumentaj laux mp3 versio por la
>sxatantoj de karaokeo.
>
>La Pafklik - Fek al Esperanto
>Vinilkosmo-2009
>
>CD-extra 14 Titoloj - 52:24 mn
>[+ karaokea versio en MP3]
>
>1- Eniro (Kio estas nov') 2:45
>2- Gangstero esperantista 3:53
>3- Forkapta operaco 0:33
>4- Nur restas tri tagoj 4:10
>5- Bum bum kanabis 3:15
>7- Facilas 2:33
>8- Fek al Esperanto 4:00
>10- Urbo paranoja 3:38
>11- La povo 3:09
>12- Komerca 4:09
>13- Katakana 3:00
>14- Tro da fungoj 1:07
>15- Aligxu al polico 3:48
>16- La espero 0:21
>17- Fek al Esperanto (G-funka versio) 4:48
>18- Fino de la mondo 3:44
>
>
>=> KD jam acxeteblas (16 Eur. + Sendokosto)
>http://www.vinilkosmo.com
>
>=> Tri kantoj jam auxskultebla
>http://www.pafklik.com
>http://pafklik.ipernity.com
>
>
>
>------------------------------------
>
>Yahoo! Groups Links
>
>
>
>
>