Kultura Esperanto-Festivalo
La festivalo KEF (Kultura Esperanto-Festivalo) denove okazos en Danio.
Ĉi-foje estos en la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo):
Helsingør/Elsinoro. La datoj estas de la 7a ĝis la 12a de julio 2009.
Nun la 9an fojon junuloj en Nordio aranĝas la Kulturan Esperanto-
Festivalon, ĝis nun ĝi estis organizita en Svedio, Finnlando kaj
Danio . Ĝi estas festivalo kiu prezentas altkvalitan originalan
Esperanto-kulturon.
KEF estas unika loko por la esperanto-kulturo. Ĝi estas la loko kie
Esperanto artistoj povas renkonti aliajn artistojn. Ĝi ankaŭ estas la
loko kie vi povas interkonektiĝi kun la plureca vivo de la Esperanto-
kulturo kiel spektanto de la multaj koncertoj, teatrajxoj, kaj
literaturaj prezentoj. Sed vi ankaŭ mem povas partopreni aktive en la
multaj metiejoj. Interalie vi povas lerni poemi en Esperanto,
partopreni dancatelieron, legi kaj fari komiksojn, ludi ludojn en
Esperanto, ktp. Nur en KEF vi povas ekz. karokeo-kanti en Esperanto,
ne kun maĉino sed vivante kun la artistojn mem, (se vi estas infano)
partopreni la unuan rokbando por infanoj, fari la unuan cirkon en
Esperanto!
Amaso da bonaj konataj Esperanto-artistoj distros. Jam nun ni scias ke
venos: Ĵomart kaj Natasha, Martin Wiese kaj la Talpoj, Hotel
Desperado, La Perdita Generacio, Pafklik kaj Inicials D. C. , sed
multe pli da artistoj estos anoncitaj en la hejmpaĝo. Dum nokto Flo de
Vinilkosmo estras la diskotekon kun dancmuziko nur en Esperanto.
Cetere vi povas spekti filmojn en Esperanto, kaj entute ĝui la plej
grandan aranĝon kun Esperanto-kulturo.
La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiusence ke oni loĝos
primitive kaj tiamaniere la kostoj ne estas tiel altaj, kvankam Danio
estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Kompreneble eblas
ankaŭ loĝi pli lukse en migrulhejmo aŭ en hotelo por aldona kosto.
En la semajno tuj antaŭ KEF, en Danio okazas la plej granda
Rokfestivalo en Nordeŭropo - Roskilde Festivalo. La dana junularo
organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la festivalo. Ĉiuj
laboras 24 horoj je la DEJO-budo! Ĉiuj en 3 okhoraj periodoj. Dum la
resto de la tempo vi povas festi kun la aliaj auskulti koncertoj kaj
ecx gajni monon por partopreni KEF.
Vidu ĉe www.kef.saluton.dk pri pli da detaloj, la diversaj metiejoj
kaj kotizo.