Pasintvespere mi pasigis agrablegan duhoran periodon kantante el mia
rethimnaro kune kun Tihomir Lovric, liberala katolika teologo el
Kroatio, kiu studentas cxe NASK en Vermonto, Usono, kie mi laboras
cxi-somere (mi cxefe redaktas la jxurnalon, La NASKa Fasko). Ni kantis
tre multajn himnojn kaj aliajn kristanajn kantojn. Sed Tihomir
scivolis, cxu trovigxas traduko de "What a Friend We Have in Jesus",
kaj mi devis konfesi ke tion mi ne havas. Cxu iu havas?
Haruo