Search the web
Sign In
New User? Sign Up
per-esperanto-muziko
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Real people. Real stories. See how Yahoo! Groups impacts members worldwide.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Informajxpeto pri muziko en Esperantujo por Radio Aktiva   Message List  
Reply | Forward Message #758 of 1315 |
Saluton, karaj gesamideanoj!

Mia nomo estas Daniel Bebelacqua. Mi estas membro de UES (Urugvaja
Esperanto Societo) kaj respondeculo pri interreta radiostacio Radio
Aktiva, kiu ekkomencos elsendi la 21an de septembro de 2006.

Ni atingis tute hazarde la eblecon ekfunkciigi interretan radiostacion,
kaj ni ne volas ne profiti cxi tiun oportunecon por disvastigi
Esperanton. Ni jam kalkulas je la apogo de kelkaj homoj, inter ili estas
Jxenja, redaktorino de la revuo Kontakto, kaj Renato Corsetti, la nuna
prezidanto de UEA. Unu el niaj cxefaj celoj estas diskonigi Esperanton
inter hispanoparolantoj, kaj pro tio en nia programaro estos ankaux
programeroj cxu en la hispana, cxu dulingva (hispana kaj Esperanto).
Kelkaj programeroj instruos Esperanton, sed pli grave, aliaj programeroj
diskonigos Esperanton kiel kulturon kaj komunumon.

Ni kredas ke ia grava kultur-montrado estas diskonigi nian muzikon. Cxar
ni laboros tute senpage, kaj -almenaux je la komenco- ni ne havos
enspezojn, ni ne povas pagi auxtorrajtojn por elsendi muzikon, kaj pro
tio ni bezonas la rektan permeson de la auxtoroj (muzikistoj, kantistoj,
muzikgrupoj, DJx-oj, ktp) por elsendi ilian muzikon senpage. Kompense,
ni diskonigos ilin per nia radio, ne nur la muzikon, sed ankaux
novajxojn pri ili, kaj ni povas fari intervjuojn al ili kaj posti
elsendi, ktp.

Por tio, ni bezonas la retposxtadreson de la auxtoroj por kontakti ilin
kaj proponi tion, kion mi diris supre, sed nekredeble, estas malfacila
tasko trovi ties adresojn, cxar ili estas disdividitaj ene de Interreto.
Cxar la tempo premas, mi petas vian helpon por plenigi liston kun nomo
kaj retposxtadreso de cxiu atingebla esperanta kantisto, muzikisto,
muzikgrupo, ktp. Cxu vi povus helpi min? Eble vi povus krei dosieron en
la grupo per-esperanto-muziko, kaj tie ni enmetos la trovitajn
retposxtadresojn kaj la nomojn de la koncernaj muzikgrupoj, ktp. Mi mem
povas enmeti tiujn retposxtadresojn, kiujn mi jam havas.

Antauxdankon pro via helpo, kaj mi esperas ke vi cxiuj auxskultos la
unuan elsendon de Radio Aktiva kaj sendu viajn opiniojn, kritikojn kaj
sugestojn.

Amike kaj samideane,
Daniel




Wed Aug 9, 2006 1:07 pm

daniel_eo
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #758 of 1315 |
Expand Messages Author Sort by Date

Saluton, karaj gesamideanoj! Mia nomo estas Daniel Bebelacqua. Mi estas membro de UES (Urugvaja Esperanto Societo) kaj respondeculo pri interreta radiostacio...
RDBA
daniel_eo
Offline Send Email
Aug 9, 2006
5:05 pm

Karaj, Bonvolu mendi la diskon de Zhou-Mack Mafuila, fama esperanto kantisto el Demokrata Respubliko Kongo, loghanta en Francio dum multaj jaroj. elklaku (...
Moliere Ngangu
esperantotur@...
Send Email
Aug 9, 2006
5:30 pm

Saluton Daniel, Mi estas Flo la respondeculo de EUROKKA kaj de Vinilkosmo... vi ja por komenci trovos kontaktojn de artistoj en la Artista datenbazo kreita por...
Vinilkosmo / EUROKKA
eurokka@...
Send Email
Aug 9, 2006
9:35 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help